Manganino estas varmarkita nomo por alojo tipe konsistanta el 86% kupro, 12% mangano, kaj 2% nikelo. Ĝin unue disvolvis Edward Weston en 1892, plibonigante sian Konstantanon (1887).
Rezista alojo kun modera rezisteco kaj malalta temperaturkoeficiento. La rezisto/temperatura kurbo ne estas tiel plata kiel ĉe la konstantanoj, nek la korodrezistaj ecoj estas tiel bonaj.
Manganina folio kaj drato estas uzataj en la fabrikado de rezistiloj, precipe ampermetraj ŝuntoj, pro ĝia preskaŭ nula temperaturkoeficiento de rezistanco[1] kaj longdaŭra stabileco. Pluraj Manganinaj rezistiloj funkciis kiel la laŭleĝa normo por la omo en Usono de 1901 ĝis 1990.[2]Manganina dratoankaŭ estas uzata kiel elektra konduktilo en kriogenaj sistemoj, minimumigante varmotransigon inter punktoj kiuj bezonas elektrajn konektojn.
Manganino ankaŭ estas uzata en mezuriloj por studoj de altpremaj ŝokondoj (kiel tiuj generitaj de la detonacio de eksplodaĵoj) ĉar ĝi havas malaltan trostreĉosentemon sed altan hidrostatikan premsentemon.
150 0000 2421